Ĉi tiu vortaro listas vortojn kaj frazetojn, kiuj utilas kiam oni priparolas aŭ tradukas komputilajn ludojn en Esperanto. La vortoj ankaŭ estas tradukitaj al/el la angla, la japana (mia denaska lingvo), kaj iome la hispana.
Multaj el ĉi tiuj frazoj ne estas normaj, kaj estas miaj propraj proponoj. El la restantaj, iuj venas el Komputeko aŭ la Esperanta Vikipedio, kaj aliaj venas el la Komputila Vortaro de Tirifto. La anglaj vortoj kaj frazoj venas el la angla Vikipedio.
Radikoj apartiĝas per la simboloj «' (apostrofo)» kaj «/ (suprenstreko)». La suprenstreko montras, ke la vortspeca vortero ne ŝanĝas la vortspecon de la vorto.
| ekzemplo | sen vortspeca ŝanĝo | kun vortspeca ŝanĝo |
|---|---|---|
| ruĝ- | ruĝ/a | ruĝ'o; ruĝ'i |
| ruĝ'et- | ruĝ'et/a | ruĝ'et'o; ruĝ'et'i |
| ruĝ'aĵ- | ruĝ'aĵ/o | ruĝ'aĵ'a |
| ruĝ'ig- | ruĝ'ig/i; ruĝ'ig/as | ruĝ'ig'o |
Ĝi estas aĉeto de ilo aŭ mono en ludo kun realviva mono. (Vidu ankaŭ «hazardujo».)
Ĝi estas enigilo sur regilo, kiun oni inklinigas per dikfingro por analoga enigo. Pluraj regiloj ĉi-tage havas du analogstangojn: po unu por dikfingro.
Atingo estas la trafo de celo («atingendo»), kion la ludo donas al la ludanto; plejtempe, la celoj bezonas multan lertecon, tempon, aŭ ambaŭ.
Ofte, la sistemo de la bitludilo aŭ Steam provizas la atingojn. Iuj bitludoj provizas sian atingo-sistemo mem, ekz. Minecraft, kiu nomas la atingojn advancements («progresoj»).
Ĝi estas la ludado de konkuraj bitludoj kiel profesia sporto.
Ĝi estas la realviva premebla enigilo sur regilo, aŭ ĝia bilda abstrakto montrita sur la ekrano.
Ĝi estas la forta kontraŭulo, kiun oni ofte batalas ĉe la fino de la nivelo aŭ de la ludo.
Ĝi estas enigilo sur regilo, kiun oni premas per montra fingro aŭ meza fingro por analoga enigo. Ĝi estas ĉe la supra aŭ dorsa parto de la regilo. Ĉi-tage, regilo plej ofte havas du ellasilojn.
Ĝi estas enigilo sur regilo, kiun oni premas per dikfingro por cifereca enigo. Ĉi-tage, regilo plej ofte havas 4 frontbutonojn ĉe la dekstra duono, sed ankaŭ estas luktludaj regiloj kun 6 aŭ 8 frontbutonojn. La regilo de la NES havas nur 2 frontbutonojn.
Ĝi estas metafora skatolo aŭ kapsulo, kiu eldonas hazardan enhavon. Ludoj ofte vendas hazardujojn por realviva mono, sed ankaŭ estas senpagaj hazardujoj. Hazardujoj ofte estas juĝataj kiel vetludo. (Vidu ankaŭ «aĉeteto».)
Kiam ludanto forlasas la ludon tuj post koleriga okazaĵo, tiu ludanto kolerlasas la ludon.
Ĝi estas ludanta rolulo, kiun la ludo mem movas.
Iuj ludoj, kiujn oni nur aŭ ĉefe ludas kun kontraŭuloj, ludeblas unuludante kontraŭ KOM-oj; ekz. Mario Kart, Mario Party, kaj Pujo-Pujo.
Ĝi estas rolulo, kion ludanto regas. (Vidu ankaŭ «neludato».)
Ĝi estas mesaĝo, kiun ludo montras kiam vi ne povas ludi plu; ofte ĉar vi malvenkis, sed ankaŭ eble ĉar vi atingis la finan celon.
Kiam la ludo memstare konservas datumojn, la ludo memkonservas. La konservitan datumon oni nomas «memkonservaĵo»; la sistemon oni nomas «memkonservado».
Ĝi estas krucforma enigilo sur regilo, kiun oni inklinigas per dikfingro por cifereca enigo.
Movkruco ĝenerale havas formon de kontinua kruco, sed ankaŭ estas rondaj movkrucoj, kaj movkrucoj kiuj aspektas kiel kvar apartaj kvinangulaj butonoj.
Plej ofte, enigilo havas nur unu movkrucon, sed ankaŭ ekzistas regiloj kun du movkrucojn, kiel la Virtual Boy-regilo kaj la 8BitDo Lite.
Gunpej Jokoi elpensis la movkrucon por la ludila serio Game & Watch.
Ĝi estas rolulo en bitludo, kiun homa ludanto ne regas. La ludanto ofte povas saluti neludatojn, ke la neludato parolu. Neludatoj ofte laboras kiel vendisto en la mondo de la ludo, aŭ eksplikas kiel ludi per parolado. (Vidu ankaŭ «KOM» kaj «ludato».)
Ĝi estas io en bitludo kio donas specialan povon. Ekzemple, en Super Mario Bros., la povdoniloj estas la superfungo, la fajrofloro, kaj la stelulo.
Ĝi estas ilo, per kiu oni regas bitludojn. Oni ofte tenas ĝin ambaŭmane, sed ankaŭ estas unumanaj regiloj (ekz. la Wii-Regilo) kaj surtablaj regiloj (ekz. en ludejoj).
Ĉi tiu nombro abstraktas la vivan povon de rolulo, konstruaĵo, aŭ simile. Se restas 0 sano/vivo, la rolulo mortas, senkonsciiĝas, aŭ simile jam ne povas agi.
Ne konfuzu la vivpoenton kun la restantaj vivoj!
Ĉi tiu nombro abstraktas la sperton de la ludanto aŭ la rolulo en la ludo. Amasi spertpoentojn ofte pliigas la nivelon.
Ĝi estas enigilo sur regilo, kiun oni premas per montra fingro por cifereca enigo. Ĉi-tage, regilo plej ofte havas du ŝultrobutonojn.
Ĝi estas elektronika aparato, per kiu oni ludas bitludojn.
Tirifto malrekomendas «vide(o)ludilo», ĉar la vorto «video» ne estas oficiala, kaj jam ekzistas facila anstataŭigo.
Ĝi estas elektronika ludo. Oni ludas bitludon per elektronika aparato: bitludilo, portebla ludilo, komputilo, aŭ poŝtelefono.
Tirifto malrekomendas «vide(o)ludo», ĉar la vorto «video» ne estas oficiala, kaj jam ekzistas facila anstataŭigo.
Unu vivo reprezentas rajton de intenci unufoje. Se vivoj ne restas je la ludanto, tiu ludanto malvenkas.
Ne konfuzu la vivpoenton kun la restantaj vivoj!
Ĉu iu vorto mankas el ĉi tiu retpaĝo? Bonvolu proponi la vorton ĉe la Esperanta Mastodon-servilo!